Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Memoraĵoj Festivala poemo
Agoj pri dokumento

Festivala poemo

de estroLaste modifita: 2009-07-22 08:49

de Mikko Mäkitalo

Auxdis ni, ke festivalo estos en la lando

sudo de Nordio kaj cxe mezeuxropa rando.

Rugxa estas flagkolor', meze kruco blankas,

male de Svisio tamen, tute montoj mankas.

 

Urbo havas nomon de la dana vorto "hals",

nur prononco cxiam estis eksterlanda fals'.

Gxi promesas kvazaux cxiam suna kaj hela,

tamen homoj sidas dauxre en bierejo kela.

Transformigxis gxi en simplan formon Elsinoro,

sed oro el la sino povos veni nur en folkloro.

Najbara urbo nomgxemela estas Helsingborg,

trans la maro eblas krii, aux almenaux laut-sonori.

 

Sed kiu stranga signo, cxu litero o kun piko?

Aux nulo cxu gxi estas aux cxu signo por trafiko?

Nun cxiu strebas gxin prononci, same tordi busxon,

sed provo elvocxigas nure balbutozan fusxon.

Gxin auxdas homo loka, respondo estas moka,

hispano frenezigxas, diras jam, "Yo estoy loca!"

Se iu gxuste jam prononcas en maniero dana,

aliaj miras, cxu li estas je la busx' malsana.

 

Jam venas en la cerbojn teorioj pri originoj.

Cxu estas runa litero, aux cxu prunto el la cxinoj?

Sed vere povas ni kulpigi tiun simplan homon,

kiu volis koncizigi longan urbonomon.

La origina nomo estis certe Helsingor,

kaj ulo volis simple streki finsilabon for!

 

Sed komencigxis festivalo, homoj pli ol cento,

ne hela suno cxiam, nur eterna estis vento.

Lernejaj domoj multis, la palaco estas meza,

la nomo fanfarona, aspekto iom griza.

Dormejo estas simpla, sur planko cxiuj amasu,

la pordo cxiam aperta, valorajxojn tie ne lasu.

Amuze tamen estas tie apud aliaj kusxi,

kaj same amase, kaj sen pordo, ambauxsekse dusxi.

Ne pensu, ke estus intencata esti ia plendo,

ke meze de l' dormejo intertempe staris tendo.

Se sian vicon en necesejo cxiam indas atendi,

jam volas oni kun dancaj movoj sin lerni defendi.

Sed tion vere oni en etagxo supra studis,

ritmo el Brazilo tie cxefan rolon ludis.

En mezo de la planko ja troveblis forma ringa,

por movi sin per gxustaj pasxoj, nomumitaj gxinga.

La arto capoeira de l' brazilaj pra-avoj

ekestis en la tempo, kiam ili estis sklavoj.

Trejnado por batalo, sxajnigita kiel danco,

ke mastro ne malkovru gxin en kaz' de malbonsxanco.

 

Jam baldaux estis tempo por unuan fojon mangxi,

la kuiristoj bone sciis cxion arangxi.

La tablojn povas homoj el alia domo porti,

ja tion ili preferas antaux pro malsato morti.

En sekva fazo portu la mangxajxon en palacon,

kaj nur post tio rajtas vi ioman senti lacon.

En iu domo restis nun da segxoj tro malmulto,

kaj tiam komencigxis la mangxado per tumulto.

Jam frakasigxis preskaux cxiu ujo porcelana,

ni kredis gxin la gxenerala mangxkutimo dana.

Nur kiam jam rompigxis tiu eta plasta forko,

mi fine konvinkigxis, ke mi mangxu kiel porko.

Kaj kiam al la mangxemuloj mankis cxia forto,

ni cxiuj simple ja decidis mangxi sur la korto.

 

Vespere ni muzikis en ofta stilo roka,

infana grupo tion faris per efiko sxoka.

Mallonga tempo nur de kiam Michael Jackson mortis,

jam lia stilo per la busxo de la knabo fortis.

La gitaristoj zorgis ne pri perdo de la plektro,

suficxis nur, ke en la ejo ekzistas elektro,

sed gxusta ejo por elektro pli en urbo centris,

estis pli malluma, kaj sur muroj iu pentris...

 

Intertempe ni vizitis ankaux ankaux svedan teron,

tie havis kelkan ankaux cxarman programeron.

Sciigxis ni, ke multafoje regxoj batalis,

kaj iu fama regxo tie en la maron falis.

 

Tia estis KEF, laux kvalito neniel suba.

Nur ne parolu pri gxi per prononco tro Incuba!


Mikko Mäkitalo