Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Literaturo
Agoj pri dokumento

Literaturo

de denizoLaste modifita: 2009-07-02 22:01

Ni havas "literaturan angulon" kie invitataj verkistoj estos prezentitaj. Ni havas metiejojn gvidataj de la KEF-verkistoj.

Sten JohanssonSten Johansson

Sten Johansson (dekstre) estas sveda verkisto kaj tradukisto tre produktiva, kiu jam de 1986 verkas novelojn, poemojn, krimromanojn, eseojn, eĉ teatraĵojn originale en esperanto kaj estis premiita en la Belartaj Konkursoj plurjare, plurbranĉe. Li ankaŭ tradukis en esperanton plurajn svedajn verkistojn. Ŝuldiĝas al Sten, ke ni povos legi i.a pri Nils Holgersson esperante.


Pri Sten skribas Gerrit Berveling en du aprataj recenzoj en Fonto sekve:

Sten verkas lingve tre lerte, klare, sen superflue balastaj novaĵoj, sed ja en suke viveca stilo, kun bele dozitaj trafaj esprimoj.

Sten ĉiufoje vekas tiel realecan etoson en siaj romanetoj, ke oni emas eklegi pli da... Sed mi devas konfesi, ke legante krimromanojn, aŭ spektante tiajn filmojn - precipe se estas seriaj liveraĵoj -, mi foje malagrable kaptiĝas de la dubo (kaj ĝuste tia dubo estas mortiga por ĝusta aprezo de la ĝenro, mi timas), ĉu vere en ’tiu’ urbeto okazas tiom da teruraj krimoj? aŭ ĉu vere ĉiufoje kiam certa aktor(in)o surscenejiĝas iuregione, ĉu vere tuj okazu tie iu murdo? Pensu pri Jessica Fletcher, Der Alte, Derrick, Maigret k.a....

I.a pri ĉi lasta temo, krimromanoj kaj kiom da krimoj povos, do, okazi unuurbe, ni parolos kun Sten en KEF. Kaj pri multaj aliaj temoj. En la "Literatura Angulo" Sten prezentos siajn verkojn propravoĉe.

Nicola Ruggiero



Nicola Ruggiero estas italo loĝanta en Islando ekde 2008. Li estas estrarano de Akademio Literatura de Esperanto (www.everk.it) kaj redaktoro de TEJO-Tutmonde. 


Li publikigis unu poemaron en 2008 "Taglibro de nenifaranto" (Espero, 2008) kaj eseon pri poetiko de Baldur Ragnarsson en ties verkaro "La lingvo serena" (Edistudio, 2007). Li prelegis pri "La Infana Raso" de William Auld en multaj renkontiĝoj.
Pri li Mauro Nervi verkis en la antaŭparolo al lia poemaro: "Vera poeto promenas laŭ la inversa vojo, se tiel diri. Tradicio ne estas modelo, al kiu oni kiel eble plej adheru, sed nur deirpunkto por krei novan tradicion, kiu eble fariĝos modelo por la estonta generacio. En li tradicio fariĝas ia intima personeco, kiu transformiĝas en kontakton kun la vivo mem, produktante formojn kiuj ne ekzistis antaŭe."
Por KEF li gvidos metiejon pri poezio kaj poemfarado kaj en la "literatura angulo" prezentos siajn poemojn aperigitajn kaj tutfreŝajn.