Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Aliaj programeroj korpokulturaj kaj danaj
Agoj pri dokumento

Aliaj programeroj korpokulturaj kaj danaj

de denizoLaste modifita: 2009-06-12 07:33
KEF 2005: Korpokulturaĵoj Korpolingvo Senvortan komunikadon, la korpolingvon, oni povas vidi kiel la unuan lingvon de ni ĉiuj. Korpolingvo estas ankaŭ lingvo de sentoj kaj de subkonscio. Laŭ la plej kuraĝaj estimoj korpolingvo formas eĉ 90 % de nia tuta interhoma komunikado. Kia estas la lingvo de gestoj, mienoj, voĉo kaj pozoj? Ĉu la lingvo samas aŭ ŝanĝiĝas kiam homoj sin esprimas fremdlingve? Ĉu eblas lerni korpolingvon? Venu kaj provu mem! Vin enkondukos al la elementoj de korpolingvo Katja Lampinen. Klik hér for at stemme INDA (INternacia Danca Ateliero) Ni lernos esprimi nian viglecon, kreivemon, amemon kaj emociojn per liberaj dancoj (ne-strukturitaj), voĉesprimo, simplaj kontaktekzercoj, dancludoj kaj aliaj interesaj ekzercoj cele al grupa integriĝo, memesprimo, amuziĝo, harmonio kaj bonfarto, lau speciale elektita internacia muziko diversstila: klasika, roka, elektronika, etna, ĵaza ktp. Antaŭa sperto tute ne bezonata, komencantoj bonvenaj. Limigita numero de partoprenantoj. Gvidos Mauzo Tauzzi-Duhme.