Kultura Esperanto-Festivalo 10 - la 10a ĝis la 16a de julio 2012
I 2012 afholdes den 10 Kultura Esperanto Festivalo fra d. 10 til 16 juli i Hillerød på
kulturstedet Klaverfabrikken - verdens første CO2-neutrale spillested. Der vil være mulighed for at få kendskab til esperantokulturen og opleve en masse kunstnere der optræder på det internationale sprog esperanto.
La plej granda kaj grava aranĝo de esperanto-kulturo.
KEF 10 en 2012
Por la 10-a fojo junuloj en nordio aranĝas "Kultura Esperanto Festivalo" - la 10a ĝis la 16a de julio 2012.
Ĝi estas festivalo kie ni prezentas altkvalitan originalan esperanto- kulturon. Baze la unuaj tagoj de la festivalo estas pli metiejaj kaj la lastaj tagoj estas pli distraj. La festivalo estas festivaleja en sia formo, tiel sense ke oni loĝas primitive kaj tiel maniere la kostoj ne estas tiom altaj, eĉ se Danio estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo. Se vi volas kontakti nin, tiam vi povas skribi al kulturaesperantofestivalo10@FORIGUgmail.com
Vi povas jam nun aliĝi kaj vidi la kotizojn.
Programo
Amaso da bonaj konataj Esperanto-artistoj venos, ni menciu en hazarda ordo:
Hotel Desperado, La Perdita Generacio, Inicialoj DC, Gijom, Johannes, Jonas kaj pli junas, Jerzy Fornal kaj Danghera. Pli da artistoj venos. Ni de tempo al tempo aktualigos la hejmpaĝon kun la novaj nomoj.
Flo de Vinilkosmo agadas, multaj amuzaj metiejoj okazos. Vi povas spekti filmojn en Esperanto, legi kaj fari komiksojn, lerni poemi en Esperanto, partopreni dancatelieron kaj entute ĝui la plej grandan aranĝon kun Esperanto kulturo.
Ĉu vi ŝatas muzikon kaj festivaloj? Do venu ankaŭ al Roskilde Festivalo - senpage !
Roskilde Festivalo estas grandega rokfestivalo okcidente de Kopenhago. Ĝi komencos la 2a de julio kaj daŭros ĝis la 8a de julio 2012.
Dana Esperanta Junulara Organizo aranĝas tendaron tie. Vi povas eĉ havi senpagan eniron manĝaĵon kaj loĝadon tie kondiĉe, ke vi helpos laborfestante en la budo de DEJO! Legu pli kaj aliĝu tuj!
Niaj kunlaborantoj
- KEK
- TEJO
- Eurokka
P.S.: Tiu-ĉi paĝo estas ankaŭ atingebla per www.tejo.org/kef.